Heinrich Heine
EN ĈIU NOKTO...


En ĉiu nokto mi sonĝas vin,
kaj min vi salutas kore,
al viaj piedoj dolĉaj min
alĵetas mi laŭtplore.

Rigardas vi kun trista inklin',
ŝancelas la kapon mute,
al viaj okuloj ŝtelas sin
la larmoj perlogute.

Vi vorton alflustras en sekret',
cipresan bukedon vi donas.
Vekiĝas mi — jen, for la buked',
en forgeso la vorto dronas.